Kiam finiĝas tempoj varmaj Kiam la lastaj folioj ektremos Ni iomete iĝu arboj Fleksiblaj, belaj, toleremaj
Kaj se ne volas ĉesi ŝtormo Ŝiranta koron malkviete Ekdormu kara, vi ekdormu Ni iĝu arboj iomete
Kaj post vekiĝ’, mi estas certa Subite vi ekvidos, kara Ke vivas ni ne en dezerto Sed en arbaro
Kiam finiĝas tempoj varmaj Kiam la lastaj folioj ektremos Ni iomete iĝu arboj Fleksiblaj, belaj, toleremaj Fortaj, harmoniaj, senperfidaj Senlimaj, senreligiaj senregistaraj, senprezidentaj Senarmilaj kaj senmilitaj Liberaj kaj pacaj