Mi venas hejmen post la laboro
 
 eniras tra la pordo de la loĝej'
 
 Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
 
 kaj flaras la odoron, stinkegas plej
 
 Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
 
 sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
 
  
  Pro nura pigro kaj pro malemo
 
 mi faras ja nenion, min mankas vol'
 
 Eĉ la polvosuĉilo en la angulo
 
 ĝi estas mem kovrita per polvtavol'
 
 Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
 
 Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
  
 
 Ĉiuj miaj vestoj malpuras ege
 
 mi havas eĉ ne unu por kovri min
 
 Mi trovas jam nenion kion mi serĉas
 
 mi kuŝas sur la lito pro malinklin'
 
 Jam vere urĝas ordigi, nepras purigi tuj
 
 sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
  
 
 Mi volas la gitaron por fari bluson
 
 pri mia amsopiro kaj mia plor'
 
 Mi serĉas sub la lito, en la fridujo
 
 mi serĉas surtegmente, ĝi estas for
 
 Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
 
 ĉar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj'
 
 Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'