Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi
 
 vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi
 
 la ebleco enamiĝi, mi ne pensis tro pri ĝi
 
 sed post disiĝo mi komprenas: vi mankos tre al mi
 
  
  Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'
 
 ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'
  
 
 Mi tro facile falas en la truon de malĝoj'
 
 elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj'
 
 falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri ĝi
 
 sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
  
 
 Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'
 
 ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'
 
 al sakostrat'
  
 
 Vi vivas en alia mondo
 
 neniel rajtas mi akuzi vin
 
 vi vivas en alia mondo
 
 sed mi ne povis rifuzi vin
  
 
 Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi
 
 vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi
 
 vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi
 
 sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi
  
 
 Vi vivas en alia mondo
 
 neniel rajtas mi akuzi vin
 
 vi vivas en alia mondo
 
 sed mi ne povis rifuzi vin
  
 
 Vi vivas en alia mondo
 
 neniel rajtas mi akuzi vin
 
 vi vivas en alia mondo
 
 sed mi ne povis rifuzi vin
  
 
 Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago
 
 am' estas prunto, ni ĝuis, sed venas jam la temp' por repago
  
 
 Vi vivas en alia mondo
 
 neniel rajtas mi akuzi vin
 
 vi vivas en alia mondo
 
 sed mi ne povis rifuzi vin