Jen matenas, leviĝas la sun'
 
 Bonvenigas min la tristo
 
 Per la trajn' al ĉiama labor'
 
 Min jam tedas la ekzisto
 
  
  Ho amiko, ĉu samas por vi?
  
 
 Iras hejmen sola sur strat'
 
 Nur albojas min hundoj
 
 Sur la sojlo salutas silent'
 
 En abismo da sekundoj
  
 
 Ho amiko, min mankas eĉ plor'
  
 
 Sed mi scias ke ili venos por mi
 
 Unu belan tagon
 
 Mi ja scias ke ili venos por vi
 
 Porti nin paradizen
  
 
 Kara frato, mi vokas al vi
 
 Aliflanke de la tero
 
 En la ŝipo de l' glora vojaĝ'
 
 Ĉu vi estos pasaĝero?
  
 
 Ho amiko, persistu kun mi
  
 
 Ĉar mi scias...
  
 
 Jes, mi scias, antaŭ semajn'
 
 Ili devus jam alveni
 
 Certe estis grava kial'
 
 Kaj ni povas plu elteni
  
 
 Ĉar mi scias...