Mi iris en la centron por vidi
 
 kio okazas en la metropolo
 
 Sur la placo estis granda koncerto
 
 homoj dancis, estis gaja folo
 
 La lumo sur la akvo, la homoj en la strat'
 
 Mi iras aŭtobuse, mi iras per boat'
 
  
  Mi iris en la oldan urbon
 
 En kafejo sidis amikaro
 
 Kaj iu demandis al ĉiuj
 
 ĉu ni iru naĝi en la maro
 
 Ni manĝas glaciaĵojn, diskutas pri muzik'
 
 Ludiĝas la gitaro kaj la buŝharmonik'
  
 
 Bela kiel stelo, hela kiel tag'
 
 La urbo de festego, de amo kaj vagad'
 
 Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin'
 
 Stokholmo, mi amas vin
  
 
 Mi iris sur la stratoj dum nokto
 
 La varma vento kiel kareso
 
 Same svarmis homoj kiel dum tago
 
 Stratartisto ludis kun sukceso
 
 Plej belaj en la mondo la inoj tie ĉi
 
 Meze de amikoj, mirinda vivmedi'