Estas mi kaptita en amasmalliberej'
 
 Mi estas prizonulo de la tago
 
 Mi ne kuraĝas movi min
 
 Ĉar en la taga lum'
 
 Montriĝas ĉiu mia ago
 
  
  Ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat'
 
 Ĉiam min observas la okuloj
 
 Kaj kreskas ĝis paniko
 
 La malbeno de solec'
 
 Meze de aliaj prizonuloj
  
 
 Sed je sunomalleviĝ'
 
 Mi liberiĝas de la pun'
 
 Kaj ĝuas vian amon
 
 Finfine
 
 Je la leviĝo de la lun'
  
 
 Ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ'
 
 Mi estas prizonulo de la tago
 
 Mi ne kuraĝas movi min
 
 Ĉar en la taga lum'
 
 Montriĝas ĉiu mia ago
  
 
 Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun'
 
 Kaj vidas ĝin proksime al la tero
 
 Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp'
 
 Venos ĝojo, venos nun vespero
  
 
 Ĉar je sunomalleviĝ'...
  
 
 Kiam la luno brilas tra via fenestro
 
 Li estas la sola kiu rigardas nin
 
 Sed mi bone konas la vizaĝon de l' ĝentila noktoestro
 
 Nenion li diros neniel mi timas lin
  
 
 Ĉar je sunomalleviĝ'...