Bonvenon al la granda maskobalo!
 
  
  Bonan matenon!
 
 Ĉu vi bonfartis en la sonĝ'?
 
 Bonan alvenon!
 
 Al la vera mond'
  
 
 Jen la realeco
 
 Banĉambre de spegul'
 
 Rigardas vin kompate
 
 Vizaĝ' de sentaŭgul'
  
 
 Vi havas taskon
 
 Ne estas tempo por konsol'
 
 Elektu la maskon
 
 Por via hodiaŭa rol'
  
 
 Armita per rideto
 
 Vi iru al konker'
 
 Malantaŭ ĝojtavolo
 
 Kaŝiĝas la mizer'
  
 
 Bonvenon al la granda maskobalo!
 
 Miloj da ridetoj el paper'
 
 Nenio estas vero en la halo
 
 Sed aliflanke, kio estas ver'?
  
 
 Jen la foiro
 
 Kie vendatas ĉio ajn
 
 Plena je miro
 
 Gapas vi antaŭ bril' kaj ŝajn'
  
 
 Vi kuras en la rondon
 
 De l' gaja maskular'
 
 Dancanta por forfuĝi
 
 De l' frosto kaj amar'
  
 
 Bonvenon...