Ŝi ne estas la plej gaja knabin'
 
 Ofte trafas ŝin melankoli'
 
 Ŝi nek estas la plej bela knabin'
 
 Iom dika estas fakte ŝi
 
 Ofte pensas ŝi nur pri si mem
 
 Mankas la konsiderem'
 
 Sed ŝi estas mia knabino
 
  
  Ŝia virto estas malzorgem'
 
 Ĉion tenas ŝi en bonmalord'
 
 En diskutoj malgraŭ kiu tem'
 
 ĉiam venas ni al malakord'
 
 Nokte dormas ŝi sur mia brak'
 
 Vekas min per ronka krak'
  
 
 Sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
  
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
  
 
 Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
 
 Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
 
 Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
 
 Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem
  
 
 Mia knabino, nur ŝi eltenas min
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
  
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
 
 Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin