Frumatene, lummalplene, lace, pene
 
 La vekiĝo, ellitiĝo, ekstariĝo
 
 Matenmanĝo, kia aranĝo, nur oranĝo
 
 Senprokraste, minutlaste, kure, haste
 
  
  Al metroo mi rapidas
 
 Tie jam silente sidas
 
 Pleb' gapanta oscedanta
  
 
 Ĉiu tago, sama ago, por la pago
 
 Rutine, maŝine, senfine
 
 Mi produktas, peno fruktas, la maŝino ruktas
 
 Mi konstruas, bore truas, ŝraŭbas kaj bruas
  
 
 La maŝin' elektre zumas
 
 Buntaj lampoj palpebrumas
 
 Radoj iras, mi sopiras FOR!
  
 
 Nur por la pano, nur por profito
 
 Kontraŭ la sano, kontraŭ spirito
  
 
 Manĝopaŭzo, restaĵ' sen saŭco, kia naŭzo
 
 Kafoklaĉo, pri aŭtaĉo, pri la maĉo
 
 Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino
 
 La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj
  
 
 Poste restas laco nura
 
 Vestaĵaro tre malpura
 
 Mankas forto, mankas tempo...